ESPERANTO
“Seksa neŭtraleco en Esperanto,” ĉu vi diris? Ne tiel, iu diris, “Mi ne estas Idisto!” “Bone…,” mi diris. Sed efektive, ekzistas seksneŭtralaj triapersonaj pronomoj nune en Esperanto kiuj aŭdiĝas. Eĉ ekzistas nova pronomo kiun mi ne antaŭe aŭdis. Estas bone. Mi estas promocianto de ĉi tiuj pronomoj kaj vi povas elekti unuon kiujn vi ŝatas. Ĉi tiuj pronomoj ne iel ajn indikas sekson kaj estu uzataj tiam sekso estas nesciata kaŭ nebezonata.
Jen: geli, ŝli, ri, kaj gi.
Persone, mi estas amanto de gi, ĉefe ĉar ĝi estas simetria al ĝi. Vidu: ĝi => gi. Gi estas uzata por homoj kaj animaloj, kaj ĝi estas uzata for cetero.
Mi lastsemajne ricevis retmesaĝon de Amikumu retejo pri demando kiun mi havis. Enmesaĝe, ŝli estis uzata per Amikumu-ano! Mi estis feliĉa kaj ŝokita pri ĉi tio. Mi ne ŝatas na ŝli vere, ĝi pensigis min ke ni estas pribabilantaj iun kiu estas ŝi-lia homo (ŝi + li), kiel hermafroditulo.
Geli fluas bone, tial mi uzus ĝin. Geli estas el ‘ge-’ + ‘li’. Ĝi emas al masklo, tamen.
Mi ne ŝatas na ri, ĉar mi ne estas riismano!
Legi plie: Riismo – Afiksoj – Seksa-neŭtrala Pronomoj
HODIAŬA VORTO
Klerigi – (To Educate/Culture)
Instrui iun pri kulture utilaj temoj: la klerigantoj de la popolo; talento ne sole natura, sed ankaŭ klerigita; ekklerigi iun pri matematiko.
Saluton!
Inter neŭtraj pronomoj, mi preferas ĝi, ankaŭ por personoj (eĉ Zamenhof tiel faris!).
Mi iam verkis pri tiu afero: http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/seksismo.htm
kaj ĝi estas uzata for cetero. => kaj ĝi estas uzata por cetero.
pri demando ke mi havis => pri demando kiun mi havis