Esperanten

Entries from Aprilo 2009

mil manoj Guan Yin

Aprilo 24, 2009 · Komentu


http://www.youtube.com/watch?v=xgHmSdpjEIk

En Angla Lingvo

As long as you are kind and there is love in your heart
A thousand hands will naturally come to your aid
As long as you are kind and there is love in your heart
You will reach out with a thousand hands to help others

Guan Yin is the bodhisattva of compassion, revered by Buddhists as the Goddess of Mercy. Her name is short for Guan Shi Yin. Guan means to observe, watch, or monitor; Shi means the world; Yin means sounds, specifically sounds of those who suffer. Thus, Guan Yin is a compassionate being who watches for, and responds to, the people in the world who cry out for help.

En Esperanto

Kondiĉe, ke vi estas bonkora kaj estas amo en via koro
Mil manoj nature venu al via helpo
Kondiĉe, ke vi estas bonkora kaj estas amo en via koro
Vi etendu mil manojn helpi aliulojn

Guan Yin estas bodhisatvo de kompato, respektegita de Budhanoj kiel Diino de mizerikordo. Ŝia nomo estas mallongigo por Guan Shi Yin. Guan signifas observi, rigardi, aŭ kaŝaŭskulti; Shi signifas mondon; Yin signifas sonojn, specife sonojn fare de tiuj kiuj suferadas. Tiele, Guan Yin estas kompatulo kiu porrigardas, kaj alrespondas, homojn en la mondo kiu krias por helpo.

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: , , , , ,

Pasporta Servo 2.0 pretas

Aprilo 23, 2009 · Komentu

Mi ĵuse legis ke Pasporta Servo 2.0 pretas..

reklamo1

Artikolo Fwd: Pasporta Servo: alighu nun rete! el Esperanto Strato:

Aliĝu al la nova pasporta servo! (kaj se vi pretas kaj se vi dume ne pretas
gastigi homojn, ni faru el ĝi ion grandan).
http://www.pasportaservo.org/
Raúl

Mi membriĝis: kinlaso ĉe Pasporta Servo 2.0

Vizitu + Membriĝu + Apogu + Amikumu

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: , , ,

borgiĝi

Aprilo 23, 2009 · Komentu

2004_0201image0008_21Mi fotis bildon je 2004 februaro ĉe Blanka Aglo.

Post multa serĉado de mia animo, mi finfine decidis krei Tŭiteran konton.
Mia Tŭitera paĝo estas: https://twitter.com/kinlaso

Nuntempe, nenio estas ĉe mia paĝo, sed mi afiŝos ion antaŭ morgaŭo.  Mi penos fari ĝin per mia movebla telefono.

Jen mia promeso: Mi ne indiferentiĝos kaŭ apatiiĝos al homa suferado..

Bonvolu lasi viajn Tŭiterajn paĝojn kiel komenton por ĉiuj.

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: , ,

interesa artikolo

Aprilo 23, 2009 · Komentu

2004_0109image00021
El artikolo (Twitter can make you immoral, claim scientists):

Sociaj retejoj kiel Tŭitero povus malakrigi senton de moraleco de homoj, asertas cerbaj sciencistoj.

Novaj indicoj montras ke diĝita torento de informoj fare de sociaj retejoj povus starigi longatempajn efikojn sur emocia evoluado de junaj homaj cerboj.

Esploro sugestas ke rapidaj novaĵaj ĝisdatigoj kaj tuja socia interkomunikado estas tro rapide por morala kompaso de cerbo prilabori.

La danĝero estas tio, ke multfojaj uzantoj de Tŭitero kaj Vizaĝolibro povus fariĝi indiferentaj al homa suferado ĉar ili neniam havas tempon reflekti kaj plene sperti emociojn pri alies sentoj.

Ĉu Tŭitero kaj Vizaĝolibro havu avertan etikedon?

Averto: Povus fari vin esti indiferentaj al homa suferado.

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: , , , , ,

kredulo, jes..

Aprilo 23, 2009 · Komentu

neestistultuloprigxi

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: ,

Part 05 – Esperanto is a language with a colourful movement.

Aprilo 17, 2009 · Komentu

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: , , ,

tŭitero

Aprilo 15, 2009 · 2 Komentoj

tour_2

Ĉiutage mi aŭdis ke iu tŭiteras ĉi tion kaŭ tion.  Mi honeste sciis nenion antaŭ nuno pri Tŭitero.  Kio estas ĝi?  Ĝi menciiĝas sur televido tiam Lindsay Lohan eksiĝas kun sia amanto, en interreto tiam San Francisco babilas pri tŭitera mondo, kaj nune Mikrosofto kaj Guglo batalas por Tŭitero. Dioj de interreto batalas unu alian pri ĝi?  Nu, tio allogas atenton!

Mi pensas ke Tŭitero estas nova furoro.  Pro aktuale mojosas tŭiteri (sed dum kioma tempo?), ĉu mi tŭiteru?

Tŭitera retejo diras:

Kial [Tŭiteri]? Ĉar eĉ bazaj ĝisdatigoj estas signifoplenaj al familianoj, amikoj, aux kologioj – precipe kiam ili estas ĝustatempa.

  • Ĉu vi manĝas supon? Via patrino volas scii.
  • Ĉu vi malĝustatempe ĉeestos kunvenon? Viaj kolegoj eble gravigu tion.
  • Ĉu vi festas? Viaj amikoj eble volas kuniri.

Nune, mi demandu:

Ĉu vi tŭiteras?

Ĉu vi Esperante tŭiteras?

Ĉu mi tŭiteru baldaŭe?

Bonvolu lasi vian Esperantan Tŭiteran informaĵon por ĉiuj.  Dankon!

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: , , , , ,

harmonio-energio-vojo

Aprilo 15, 2009 · Komentu

250px-kanji_ai_ki_dosvg

Mi rigardadis doĵojn en mia urbo por Aikido hodiaŭe. Mi decidis ke mi volas daŭrigi mian aikidan studon. Mi faris aikidon antaŭ tri jaroj kaj mi ŝatas ĝin multe. Mi faris karateon tiam mi estis junulo dum kelkaj jaroj. Mi efektive venkis konkuron por ŝurikeno!  Tamen tio nepre estis antaŭ longa tempo.

Mi decidis turniĝis al aikidon por kelkaj kialoj.
Aikido ĉe Vikipedio diras:

La vorto aikido devenas de la tri Kanjiaj signoj (合気道) ofte okcidentigata kiel ai ki do.

1) AI : Harmonio, jes, amo, unio de fortoj/energioj
2) KI : energio, fluso viva
3) DO : trako, vojo

Tio povas tradukiĝi per: La vojo de amo « l’expression de l’amour » laŭ majstro Ueshiba. Ĝi aludas al la tekniko de aikido, per kiu oni povas regi atakanton per regado kaj alidirektado de ties energio, anstataŭ blokante ĝin. Analogio ofte estas dirata, ke saliko fleksiĝos en ventego, sed kverko rompiĝos kaze de tro forta vento.

Morihei Ueshiba disvolvis aikidon ĉefe el Daito-Ryu Aikijujutsu (speco de ĵuĵicuo lernita ĉe la majstro Sokaku Takeda), aldonante trejn-movadojn por yari (lanco), tantoo (japana tranĉilo), jo (mezlonga bastono), juken (bajoneto), aŭ aliaj diversaj armiloj. Sed eble la plej forta tekniko estas por la katana (katano, japana glavo). La aikidisto multe moviĝas kiel senarma glavisto. Multaj senarmaj atakoj disvolviĝis el armecaj atakoj. Iuj skoloj (ryu, en la japana) de aikido ne trejnadas armile iel ajn. Aliaj kiel “Iwama Ryu” norme trejnas multe kun bokken (ligna japana glavo), jo, kaj tantoo. Laŭ iuj skoloj de aikido ĉiuj teknikoj povas esti uzataj egale bone perglave aŭ senarme.

kaj

La fondinto de aikido ne volis, ke iu parolu pri konkurso, sed emfazis la evoluadon de la individuo, korpe kaj spirite.

La Aikido Centro restas apud mia domo, do mi facile rajdus biciklon tien. Ilia retejo diris na “La Aikido Centro bonvenigas homojn de ĉiu raso, ŝtataneco, sekso, seksa orientado, kaj religio.”   Mi estas geja, do tio taŭgas por mi.

Ĉu vi, legantoj, farus aikidon? Kiajn fizikajn agojn vi faradas por pli bonigi vin mem?

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: , , , ,

google auto-complete

Aprilo 14, 2009 · 1 komento

googleautocomplete01

googleautocomplete02

googleautocomplete031

googleautocomplete04

What google auto-completes have you seen?
Does this really show what is on our minds?

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: ,

kata blogero

Aprilo 11, 2009 · 1 komento

cimg4275

Kategorioj: Uncategorized
Tagged: ,