Entries from Aŭgusto 2009
Jene: Zamzonaj Bildoj
Aŭgusto 29, 2009 · Komentu
Kategorioj: Uncategorized
Tagged: esperanto, zamzono
rezisto vanas
Aŭgusto 28, 2009 · 3 Komentoj

from Overhead profanity of the day:
But we perhaps should be careful what we wish for. I remember I was once on a night train from Bucharest to Sofia (not recommended) where gradually and surreally all by fellow passengers revealed themselves to be fluent Esperanto speakers.
In the sleepless early hours this seemed odd beyond reckoning. I had never in my life met a single Esperanto speaker and here I was surrounded by them. Esperanto speakers of various ages, sexes and nationalities all on a random Romanian train. My mind boggled as I searched desperately but fruitlessly for an explanation. Eventually the train ground to a halt in the middle of nowhere and they all disappeared.
When I woke up the next morning I wondered if it had all been a dream? Not at all explained one of the few passengers who remained, apparently the world Esperanto convention was being held in some small Bulgarian town that year and this had been the only train that stopped at it.
Bathos.
Kategorioj: Uncategorized
Tagged: esperanto
Mia Supratentorialo ne doloras..
Aŭgusto 28, 2009 · Komentu


Supraj bildoj estas el mia vojaĝo al Oregono kaj Portlando. Plej supra bildo havas kokojn de bieno de mia onklino. Dua bildo estas mi kaj mia onklino.
Jene interesa artikolo el Viva Scienco:
Strangon! Homoj Ardetas per Videbla Lumo
Homa korpo laŭvorte ardetas, eligante videblan lumon en ekstreme malgrandaj kvantoj per niveloj kiuj leviĝadas kaj faladas kun la tago, sciencistoj nune konigas.Fontoj: Live Science July 22, 2009 kaj PLoS One July 16, 2009; 4(7): e6256 [Free Full-Text Article]
Barkituro skribis pri amo en korintanoj ĉe hokajdo:
nova testamento
…Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon…
Mi ankaŭe ŝatas 13-an ĉapitron de 1-a epistolo al la korintanoj.
Mensogurdoj havas skribon pri angla medicina vorto ‘Supratentorial’:
Supratentorial
I was told of this funny bit of medical jargon yesterday by a psychiatrist friend of mine, which, apparently, is occasionally used by physicians when they want a medical sounding way of saying that the patient’s symptoms exist only in their imagination.
Mi aŭskultos por tiu vorto..
Urba Vortaro
Eble mi estas tro malantaŭ epoko ĉar mi neniame aŭdis pri urba vortaro (en angla). Mi ŝatas retejon kaj mi trovis vortojn kaj frazojn pri kiuj mi scivolemas…Mi penas aldoni ion tiel kiel urban vortaron ĉe Zamzono.
Kategorioj: Uncategorized
Tagged: esperanto, Supratentorial, vortaro, zamzono
Pikniko de SFERO
Aŭgusto 28, 2009 · Komentu


Lastsemajne, mi ĉeestis na SFERO (San-Franciska Esperanta Regiona Organizo) kun Mateo. Mi havis tre bonan tempon kaj manĝis iomete tro terpoman salaton. Doug, de Sakramenta grupo, babilis al mi pri historio de lia familio kaj Esperanto. Liaj patroj estas en libro nomata Lidia! Ili konis na Lidia (filino de Zamenhof), kaj ŝi gastis en ilia hejmo.
Unu afero pri mal-vortoj…
Mi estas ĉe pikniko babilante pri io kiun mi ne memoras. Dum konversacio, mi diris ion tiel kiel “…malmetu ĝin el mia tornistro..” Doug diris al mi ke tiu vorto estas malkomprenebla vorto. Li diris ke mi devas uzi na ‘tiri’, ‘eltiri’, ‘preni’, aŭ ‘elpreni’. Mi konsentas ke tiuj vortoj taŭgus, tamen vorto ‘malmeti’ taŭgus ankaŭe, ĉu ne? Li uzis ekzemplon: “Li scias rokon, sed kion pri malroko?”
Vere, mi ne scias tion kio estas malroko, sed tiu radiko nepre estas imanente substantivo. ‘Meti‘ estas imanente verbo, agado. Mala agado de metado estas ‘eltiri’, do malmeti estas kompreneble egala al ‘eltiri’, ‘elpreni’, ktp.. Tiame kiame mi estis juna kaj eta, mia instruisto diris al mi: “Kion ajnan vi diros, kontrolu ke ĝi estos komprenebla. Se vi faros tion, homoj komprenos vin.”
Se mi diris: “malmetu tion bonvole..”, ĉu vi komprenus min? Nune mi finis skribadon pri tio. Mi ne diris ion ajnan al li ĉe pikniko, sed mi povas ĉi tie fluante.
Mi ankaŭe finfine aĉetis ĉemizon Ean kiu montris proksimume tri dek emociojn Esperante sur antaŭo de ĝi. Mi kunportis ĝin al mia kutima kafejo antaŭ du tagoj kaj neniu komentis pri ĝi….
Sabate, mi rigardis filmon Cindretoj kun Ĝo. Ĝi estas “Pri la junaj vivoj kaj amatoj de artisto Salvador Dalí, filmisto Luis Buñuel kaj verkisto Federico García Lorca.” Ĝi estis interesa kaj pasioza. Salvador Dalí estis nestabila kaj frenezeta…sed ankaŭe riĉa mone kaj arte.
http://www.youtube.com/watch?v=n7BlNbL9eFQ
Esperanto
Lingvisto pri Lingvoj volas Italan lingvon kiel internacia lingvo. Li komentis pri ĝi kaj Esperanto angle. Li metis punkton ĉe frazo-fino por forigi tion ĉu ĝi estas demando aŭ ne.
Citaĵo
Mohandas Gandhi diris:
Mi havas nenion novan por instrui al mondo.
Vero kaj Senperforto estas tiel malnovaj kiel la montetoj.
Nura afero kiun mi faris estas provi eksperimentojn ambaŭe per vasta skalo laŭeble.
Kategorioj: Uncategorized
Tagged: bildo, citaĵo, esperanto, Gandhi, Itala, Lidia, mal-vorto, sacramento, Sakramento, San-Franciska Esperanta Regiona Organizo, San-Francisko, SFERO, Zamenhof
Zamzonaj Listoj
Aŭgusto 10, 2009 · Komentu

Mi aldonis unuan paŝon de La Listoj ĉe Zamzono. Nune, vi povas aldoni artikolojn, blogojn, kaj retejojn. Estonte, vi povas aldoni pli iajn aferojn. Ĝi estas tre baza, tamen baldaŭe estos pli trajtoj uzeblaj..
Bonvole helpu kreskigi La Listojn ĉe Zamzono!
Ĉe Malsama Temo..
Ĉu vi konas pri eksperimenta prepozicio “na”? Kion vi pripensas pri ĝi? Mi legis tutan paĝon ĉe Vikipedio kaj mi iame vidas ĝin surreteje.
el Na (prepozicio):
“na” estas eksperimenta aŭ neologisma prepozicio en Esperanto, kiu estas proponita alternativa maniero esprimi akuzativon en situacioj, kie uzo de la kutima akuzativa finaĵo -n ne taŭgas (precipe antaŭ literoj, partikuloj, titoloj kaj citaĵoj). Ĝi estas uzata antaŭ nominativa aŭ alia baza formo de la koncerta esprimo (vorto aŭ pluraj vortoj) kaj havas la saman efikon kiel kutima uzo de la finaĵo -n antaŭ substantivo. Ĝi estas konsiderata de kelkaj fakuloj kiel kontraŭfundamenta, ĉar kiel formo nova al n-finaĵo por marki la akuzativon (Regulo 2) ĝi antaŭ ekuzo devas esti iel aprobita de la Akademio de Esperanto pro la 8-a alineo de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto (tia aprobo ne estas necesa por novaj vortoj en la senco de la 7-a alineo de la Antaŭparolo; ekzemple por mojosa). Sed malgraŭ ĉi tio “na” estas parte populara en la junulara medio, kies multaj aktivaj anoj ĝin jam pasive konas, sed aktive uzas ĝin nur kelkaj.
Kategorioj: Uncategorized
Tagged: esperanto, na, Na (prepozicio), prepozicio, zamzono
mojosa eksperimento per maizo-amelo kaj laŭtsonilo
Aŭgusto 8, 2009 · 2 Komentoj
http://www.youtube.com/watch?v=F2i-IPiuCwk
Kategorioj: Uncategorized
Tagged: esperanto, JuTubo
tiel vandaloj festumas 150 jaran de Zamenhof
Aŭgusto 7, 2009 · 1 Komento

Bildo fonto: http://miasta.gazeta.pl/bialystok/51,35235,6886222.html?i=1
Fino de Kongreso, Esperanta Centro de Bjalistoko
Kvankam 94a Universala Kongreso de Esperanto finiĝis, Bjalistoko restadas en memoro de preskaŭ du mil homoj el ĉirkaŭ mondo. Kaj malgraŭ kelkaj malagrablaj okazaĵoj kiu okazis dum kunveno, Esperantistoj revenas hejmen en brila humoro.
Koniec kongresu, Białystok esperancką Mekką
Choć 94. Światowy Kongres Esperanto dobiegł końca, Białystok pozostanie na długo w pamięci blisko dwóch tysięcy osób z całego globu. I mimo kilku przykrych incydentów, do których doszło w trakcie spotkania, esperantyści wracali do domów w pogodnych nastrojach.
Kategorioj: Uncategorized
Tagged: Białystok, Bjalistoko, esperanto
